Treviro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urban district of Rhineland-Palatinate (en) ĉefurbo de distrikto en Germanio urba komunumo de Germanio urbego antikva urbo (–nekonata valoro) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 112 737 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 963 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 45′ N, 6° 38′ O (mapo)49.755656.63935Koordinatoj: 49° 45′ N, 6° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 141 m [+] | ||||
Areo | 117,07 km² (11 707 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Trier [+] | |||||
Treviro (germane Trier [tria], en la dialekto de la urbo ankaŭ: Trever) estas konsiderata la plej malnova urbo de Germanio. Ĝi estis fondita en la jaro 16 antaŭ Kristo de la romia imperiestro Augustus, kiu nomis la urbon Augusta Treverorum aŭ mallonge Treveri. Pluraj konstruaĵoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri la romia tempo: Plej impona sendube estas la tiel nomata Porta Nigra (= Pordo Nigra), granda urba pordego konstruita en la fino de la 2-a jarcento.
En Treviro naskiĝis Karl Marx.