Tricky

Tricky
Persona informo
Adrian Thaws
Naskonomo Adrian Nicholas Matthews Thaws
Naskiĝo 27-an de januaro 1968 (1968-01-27) (57-jaraĝa)
en Bristolo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Berlino vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Carmen Ejogo (mul) Traduki (1998–1998) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Tricky • Tricky Kid • Tricky Rock vd
Okupo muzikproduktisto
kantoverkisto
repisto
televida aktoro
kantisto
aktoro
filmaktoro
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Repo kaj aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1985– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adrian Nicholas Matthews Thaws[1] (27a de januaro 1968), plej bone konata per sia artista nomo Tricky, estas angla diskoproduktisto,[2] repisto kaj aktoro.[3] Naskiĝinta kaj edukita en Bristol, li ekkarieris kiel frua kunlaboranto de Massive Attack antaŭ eniri en soloa kariero per sia debuta albumo, Maxinquaye, en 1995. La publikigo havigis al Tricky popularan laŭdon kaj markis la komencon de longdaŭra kunlabora partnereco kun la kantistino Martina Topley-Bird. Li publikigis kvar pliajn studialbumojn antaŭ la fino de la jardeko, kiel Pre-Millennium Tension kaj la pseŭdonima Nearly God, ambaŭ en 1996. Li plue publikigis ok studialbumojn ekde 2000, plej ĵuse Ununiform (2017).

Tricky estas pioniro de triphopa muziko,[4] kaj lia laboro estis notita per sia malhela, kripta muzika stilo kiu miksas malsimilajn kulturajn influojn kaj ĝenrojn, kiel hiphopo, alternativa roko kaj ragao.[5] Li kunlaboris kun ampleksa gamo de artistoj laŭlonge de sia kariero, kiel Terry Hall, Björk, Gravediggaz, Grace Jones, kaj PJ Harvey.[4]

  1. Dave Simpson. "Tricky: 'I don't believe that death exists' | Music". Kontrolita 10a de aprilo 2016.
  2. Tricky Interview | The End. Endclub.com. Arkivita el la originalo je 23a de februaro 2012. Alirita 3a de aprilo 2012 . Arkivigite je 2014-06-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-23. Alirita 2019-10-22 .
  3. (2012) Alternative, Country, Hip-Hop, Rap, and More: Music from the 1980s to Today. Britannica Educational Publishing. ISBN 978-1615309108.
  4. 4,0 4,1 Stephen Thomas Erlewine Tricky | Biography & History. Alirita 10a de aprilo 2016 .
  5. Erlewine, Stephen Thomas Tricky - Juxtapose. Alirita 13a de decembro 2015 .

Tricky

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne