Trudova komunumo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ruse Трудовской сельский совет ukraine Трудівська сільська рада krime-tatare Trudovoye köy şurası | ||
kampara loĝloko en Rusio • rural council of Ukraine | |||
Administrado | |||
Lando | Ukrainio | ||
Estas parto de | Simferopola distrikto | ||
Inkludas | 8 vilaĝojn, 1 loĝloketon | ||
Administra centro | Trudovo | ||
Politiko | |||
Estro | Igor Miĥajloviĉ SAZONOV (2013) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 8 363 | ||
Loĝdenso | 108,6 loĝ./km² | ||
Plej multnombraj nacioj | rusoj, ukrainoj, krime-tataroj | ||
Geografio | |||
Areo | 77 km² (7 700 ha) | ||
Trudova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto | |||
Geografia situo | 44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O (mapo)44.96666666666734.225Koordinatoj: 44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
Hor-zono | UTC+2 (somere UTC+3) | ||
Kodoj | |||
Telefona kodo | +380-652 | ||
ISO 3166-2 | UA | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
Trudova komunumo (ruse Трудовской сельский совет, ukraine Трудівська сільська рада, krime-tatare Trudovoye köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Trudovo.
La Trudova komunumo kovras la areon de 7,7 mil hektaroj. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estis 8363 homoj[1]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 36 homoj[2].
La komunumo troviĝas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la antaŭmontaro de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro, okupante, ĉefe, la valon de la rivero Malgranda Salgiro kaj parte kovrante la nordan parton de la Dolgorukova altebenaĵo. Okcidente la komunumo najbaras la urbon Simferopolo, norde ĝi limas la Uroĵajnan kaj Donskan komunumojn, oriente — la Mazankan komunumon, sude — la Dobran komunumon.
Tra la komunumo pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio-Kerĉo.