UK 2020 | ||
---|---|---|
Loko | Virtual | |
Ekde | 1-a de aŭgusto 2020 | |
Ĝis | 8-a de aŭgusto 2020 | |
Oficiala retejo | esperanto2020 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 105-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis unuafoje kiel Virtuala Kongreso de Esperanto, inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020). Ĝi estis la unua plene Virtuala Kongreso, tiel organizita pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2020. [1]
La Kongreso estis planita por la samaj datoj (1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020) en Montrealo (Kanado). Pro la pandemio UEA decidis transigi la kongreson en Kanado ĝis 2022.