Universitato DeVry | ||
---|---|---|
privata universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1931 | |
fondinto(j) | Herman A. DeVry vd | |
Geografia situo | 41° 51′ 30″ N, 87° 57′ 15″ U (mapo)41.858301-87.954059Koordinatoj: 41° 51′ 30″ N, 87° 57′ 15″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
La Universitato DeVry (angle DeVry University) estas serio de usonaj universitatoj en la subŝtatoj Arizono, Kalifornio, Florido, Georgio, Ilinojso, Misurio, Nov-Ĵerzejo, Ohio kaj Teksaso. La unua instruejo estis malfermita en Ĉikago en 1931.
Teknologiaj fakoj, ekonomiko, kontado, diversaj sciencaj fakoj kaj lingvoj estas instruitaj precipe ĉe DeVry, kaj daŭra kaj plua edukado estas provizita.
La universitatĉeno ankaŭ inkluzivas DeVry University Online en Oakbrook Terrace, Ilinojso ekde la jaro 2000. La posedanto - la komerca postgimnazioĉeno DeVry Inc, ankaŭ posedas la du instruejojn nomitajn DeVry Instituto de Teknologio en Long Island City, Novjorkio (1,254 studentoj en 2006) kaj en Kalgario, Kanado.
Alie, la plej gravaj el la totalo de 27 instruejoj situas en la sekvaj lokoj, kun studentaj nombroj aktuale en 2006:
En 2006, ekzistis totalo de 28,526 studentoj en kampuseduko, kaj 6,569 studentoj en distanca lernado - totalo de 35,095 studentoj.
Instrukotizoj variis en 2006 de 12,600 USD al 14,640 USD. Ĝi estas instruata ĝis magistro-nivelo ĉe 12 el la 15 instruejoj.
Estis kelkaj plendoj kontraŭ DeVry, plejparte kun akuzoj de malbona instruado [1][2].