La Universitato de Oregono (angle University of Oregon) estas plena ŝtata universitato en la usona subŝtato Oregono, kun kampuso en la urbo Eugene. Ĝi fondiĝis en 1876 kaj laŭ la stato de 2016 havas proksimume 23 000 studentojn.
La institucio estas unu el la 60 membroj de la Asocio de Usonaj Universitatoj (Association of American Universities), kiu ekde la jaro 1900 grupigas la plej renomajn esplorajn universitatojn de la lando. Ĝi ankaŭ estas membro de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo kaj membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj.
La universitato estas konata pro ĝia malferma kaj liberala naturo