peso | |
---|---|
valuto • peso | |
Ŝtato: | Urugvajo |
Subdivido: | 100 cendoj (centésimos) |
Kodo laŭ ISO 4217: | UYU |
Mallongigo: | $, $U |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 22,60 UYU 1 Eŭro = 32,99 UYU (12-a de septembro 2009) |
La urugvaja peso (ISO-4217-kodo UYU) estas la valuto de Urugvajo. Unu peso dividiĝas en 100 cendojn (centésimos). La valuto anstataŭis la tiel nomatan "novan urugvajan peson" (ISO 4217 UYN) la 1-an de marto 1993 je la kurzo de 1000 "novaj pesoj" al unu peso. La "novaj pesoj" mem jam en novembro 1973 estis anstataŭigitaj la "malnovajn pesojn" je kurzo de 1000 al 1.
Cirkulas moneroj de 1, 2, 5,10 kaj 50 pesoj[1]. Monbiletoj ekzistas en valoro de 20, 50, 100, 200, 1000 kaj 2000 pesoj[2].