Veclaro

Panorama vido de Wetzlar je 2005
Veclaro
Blazono
Veclaro (Germanio)
Veclaro (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo kun aparta statuso • urba komunumo de Germanio • Libera regna urbo • Napoleona satelita ŝtato
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Gießen
Distrikto Distrikto Lahn-Dill
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06441
Poŝtkodo 35521-35586
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6330
Aŭtomobila kodo WZ, LDK
Oficiala Municipokodo 06532023
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Urbestro Wolfram Dette (FDP)
Adreso de la administrejo Ernst-Leitz-Straße 30
35578 Wetzlar
Demografio
Loĝantaro 54187 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)50.5666666666678.5Koordinatoj: 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 148 - 401 m Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto germania komunumo}} kaj korektu la artikolon)
Areo 75,67 km²
Oficiala retejo https://www.wetzlar.de/
vdr

Veclaro (germana Wetzlar) estas urbo en la federacia lando Hesio en Germanio, ĉefurbo de la distrikto Lahn-Dill, kaj parto de la hesia distriktaro Gießen. Ĝi troviĝas ĉe la koordinatoj 8° 30' E, 50° 34' N, kaj fine de la jaro 2022 en la urbo vivis 54 187 loĝantoj.

La urbo situas borde de la rivero Lahn. Ĝi estas ĝemela urbo de Avignon en Francio, Siena en Italio, Ilmenau en Turingio, Vindhuko en Namibio, Colchester en Britio kaj Písek en Ĉeĥio, kaj aldone de la urbodistrikto Neukölln de Berlino.

La urbo unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 897. Fariĝinte la renkontiĝa punkto de du fervojoj en 1862, disvolviĝo de industrio en Veclaro komencis rapide antaŭeniĝi. Veclaro mem fariĝis fama pro siaj optikaj industrioj: fotiloj kaj alia fotografia ekipaĵo de kompanio Leitz (nun Leica), teleskopoj de Hensoldt, kaj mikroskopoj de Leitz, Buderus kaj Seibert.

En 1977 oni kunigis Veclaron kun la najbara urbo Gießen kaj kreis novan urbon Lahn, sed tiu ĉi provo reorganizi la administradon fariĝis nepopulara kaj tial oni en 1979 malfaris ĝin.


Veclaro

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne