Vegas Altas | |
Ŝtato | Hispanio |
Lando | Ekstremaduro |
Provinco | provinco Badaĥozo |
Ĉefurbo | Don Benito kaj Villanueva de la Serena |
Municipoj | 16 |
Areo | 1 841,4 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
90 697 loĝ. (2015) 49 loĝ./km² |
Vegas Altas (Supra valo), ankaŭ nomata komarko Don Benito, estas komarko aŭ distrikto de la aŭtonoma komunumo aŭ regiono de Ekstremaduro (Hispanio) situa en la Provinco de Badajoz, kaj pli precize en la orienta parto de la valo de la rivero Gvadiano el Mérida. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 90 697 loĝantoj sur areo de 1 841,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 49 loĝantoj/km². Administra centro estas la urba kerno kiun formas Don Benito kaj Villanueva de la Serena.