La Bolivara Respubliko Venezuelo, hispane: República Bolivariana de Venezuela, kaj pli simple Venezuela (elparolata BeneSŬEla) nome Venezuelo estas tropika lando, nome suverena ŝtato situanta ĉe la norda marbordo de Sudameriko. Ĝi estas konstituita per kontinenta areo kaj granda nombro de insuloj kaj insuletoj en la Kariba maro; ĝia ĉefurbo kaj pli granda urba aglomeraĵo estas la urbo Karakaso.[1]
Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la Nederlandaj Antiloj: Arubo, Kuracao kaj Bonero (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago. Kun Gujano Venezuelo plendas reklamon al 159 542 km² de teritorio okcidente de la rivero Esequibo, nome areo konata kiel Esekiba Gujano aŭ Zona en Reclamación (Reklamita Zono),[2] antaŭe sub kontrolo de Nederlanda Gujano.
La teritorio nuntempe konata kiel Venezuelo estis koloniigita de la Reĝlando Hispanio en 1522, kontraŭ rezistado fare de indianaj popoloj. En 1811, Venezuelo iĝis unu de la unuaj hispanamerikaj teritorioj kiuj deklaris sian sendependecon disde Hispanio. La luktadon por la sendependigo estris figuroj kiel Francisco de Miranda, Simón Bolívar kaj José Antonio Páez, kiuj estris kelkajn militkampanjojn kontraŭ la koloniak hispaniaj fortoj. En 1821, la sendependendismaj fortoj estritaj de Bolívar atingis definitivan venkon en la Batalo de Karabobo, kio ebligis la plifirmigon de la sendependeco de Venezuelo kaj de aliaj landoj kiuj kunformis la provizoran enton Granda Kolombio, kiel unio kiu ne daŭris multan tempon kaj finfine la Granda Kolombio dissolviĝis en 1830, lasante Venezuelon kiel sendependa lando. Venezuelo suferis la politikan agitadon kaj la aŭtokration kaj restis dominita de regionaj kaŭdiloj ĝis komenco de la 20-a jarcento. Ekde 1958, la lando havis serion de demokratiaj registaroj. La ekonomia krizo de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj rezultis en kelkaj politikaj krizoj, inklude mortigajn tumultajn nomitajn "Caracazo" en 1989, du klopodoj de puĉo en 1992 kaj politika juĝado al la prezidento Carlos Andrés Pérez pro malversacio de publika mon(proviz)o en 1993. Kolapso en la fido al la politikaj partioj ekzistantaj kondukis en la prezidentaj elektoj de 1998 la eks-militiston Hugo Chávez al la prezidenteco, kaj al la komenco de la nomita Bolivara revolucio. Chávez ekregis konvokante Konstitucifaran Asembleon en 1999, kiu redaktis novan Konstitucion kiu inter alia ŝanĝis la oficialan nomon de la lando al República Bolivariana de Venezuela.[3]
En 2010, Venezuelo havis la nafto-rezervojn plej grandajn de la mondo kaj estis unu de la ĉefaj landoj eksportantoj de nafto.[4] Antaŭ la ekspluatado de la nafto, la lando estis eksportanto de agrikulturaj produktoj, kiel kafo kaj kakao, sed nafto tuj atingis la dominadon de la eksportadoj kaj la enspezoj de la lando. La tutmonda troa propono kaj prezaltigo de nafto en la 1980-aj jaroj kondukis al krizo de la ekstera ŝuldo kaj al longa ekonomia krizo. La inflacio plialtiĝis en 1996 kaj la indicoj de malriĉeco plialtiĝis ĝis 66 % en 1995. Por 1998 la MEP por persono malaltiĝis al la sama nivelo de 1963, nome triono de ties maksimumo, atingante ĝin en 1978. La registaro de Hugo Chávez sekvis ideologion kontraŭimperiisman kaj klopodis por ŝanĝo en la geopolitiko de la naftomerkato serĉante novajn merkatojn[5] kaj apogante landoj en kiuj mankas la nafta resurso; tiukadre ankaŭ pliiĝis la publika elspezo pere de la teorio de riĉodistribuado kaj kreskiĝis ankaŭ la ekstera ŝuldo ĝis pli ol 118 000 milionoj de dolaroj senkontrole[6][7] kaj spite la eksplodon de la naftekspluatado ties konsekvencojn oni konstatos post jaroj;[8] la enspezo de valutoj estis investitaj grandparte en ekonomiaj politikoj de sociala bonfaro, dum la landa venezuela produktado stagnis dum la unuaj jaroj de lia regado, pliigante la socialan enspezadon kaj portempe malpliigante la malriĉecon kaj la ekonomian malegalecon, pere ĉefe de la pliigo de la naftoprezoj kio helpis la pliigon de la enspezoj de la lando.
Post kelkaj jaroj, la malpliiĝo de la enspezoj grandparte pro la troa publika elspezado, la pliigo de la importadoj, la politika koruptado, la bojkoto fare de landoj aliancanoj de Usono, la malpliiĝo de la tutlanda produktado pro la troa ŝtata kontrolo kaj la ekonomiaj politikoj kiuj malhelpis la normalan disvolvigon de la privata sektoro,[9] estis amplekse menciitaj kiel faktoroj kiuj malstabiligis la ekonomion de la lando.[8] Tio kondukis al ĝenerala krizo kiu rezultis en inflaciego, ekonomia krizo, malabundo de bazaj produktoj (akrigita pro internacia bojkoto instigita de Usono) kaj drastaj pliigoj de sendungado, malriĉeco, malsanoj, infana mortindico, nesufiĉa nutrado kaj krimindico.[10][11][12][13] Fine de 2017, la agentejoj de kredita kvalifikado deklaris Venezuelon "nepagipova" rilate al la pagoj de la ŝtata ŝuldo.[8] En 2019, la Oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj publikigis informon indikantan, ke la refistaro de Venezuelo estas responsa pri sistemaj rompoj de la homaj rajtoj.[14]