Vilaverdo (hispaneVillaverde signife Verda Vilaĝo) estas unu el la 21 distriktoj de la municipoMadrido (suda ekstremo), Hispanio. Antaŭe ĝi estis sendependa municipo, la lasta aliĝita al Madrido, la 31-a de julio de 1954. Tamen, antaŭ la aneksiĝo, la municipo Vilaverdo ampleksiĝis, krom la nuna distrikto, al la plejparto de la nuna distrikto Usero kaj eta parto de Valjeko. Ĝia surfaco estas 2.028,65 ha kun 126.802 loĝantoj laŭ la censo de la jaro2001. Estas kvartalo de laboristoj, nuntempe inter tiuj multaj enmigrintoj, ĉefe sudamerikaj.