XVI Vintra Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Albertville ( Francio) |
Komenca dato: | La 8-a de februaro 1992 |
Fina dato: | La 23-a de februaro 1992 |
Oficiala malfermanto: | François Mitterrand |
Olimpika flamo: | Michel Platini |
Olimpika ĵuro: | Pierre Bornat |
Nombro de nacioj: | 64
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 1801
(1313 / 488) |
Nombroj de sportoj: | 57 (7 sportfakoj)
|
Aliaj kandidatoj: | |
Somera olimpiko | |
← 1988 | 1992 → |
Vintra olimpiko | |
← 1988 | 1994 → |
La 16-a Vintra Olimpiko (aŭ Vintraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 8-a de februaro 1992 ĝis la 23-a de februaro 1992 en Albertville, Francio. La Vintra Olimpiko estis oficiale malfermata de François Mitterrand, kaj la olimpika flamo estis flamata de Michel Platini.
Cetere la emblemo de tiu ĉi olimpiko estis grafika kombinaĵo de simboligita olimpika flamo kaj la flago kaj blazono de la historia regno kaj nuna francia landoparto Savojo, en kiu situas Albertville - la olimpika simbolo tute ne rilatis al la tre similaspekta flago de Danio, al la iom pli distance parenca flago de Svislando aŭ al la kolore inversa flago de Anglio.