Vladimir Nikolajeviĉ Ipatiefo (1867-1952) (ruse Владимир Николаевич Ипатьев), estis usona rusdevena kemiisto, kiu plenumis gravajn kontribuaĵojn pri la petrolkemio. Li estis unu el la unuaj esplori la katalizajn reakciojn de hidrokarbonidoj kun alta premo kaj estris esplorteamojn, kiuj disvolvis plurajn procezojn por petrolrefinado, transformante ilin en benzinon kun alta oktannombro.