Walt DISNEY, plennome Walter Elias DISNEY ([wɔːltə(r) ˈdɪzni]; Esperantigite Valtero Eljas DIZNEJ), (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Ĉikago, Ilinojo, mortis la 15-an de decembro 1966 en Los-Anĝeleso, Kalifornio), estis mondkonata usona kin-produktoro, reĝisoro, scenaristo, desegnofilmisto, voĉaktoro, desegnisto pri komiksoj, entreprenisto, spektaklisto kaj aktivulo. Disney estas fama pro sia influo en distrado kaj amuzado en la 20-a jarcento. Kiel kunfondinto de Walt Disney Productions kun sia frato Roy O. Disney, Walt iĝis unu el la plej konataj film-produktistoj en la mondo. La korporacio, kiun li kunfondis, nun konata kiel The Walt Disney Company, hodiaŭ enspezas proksimume 35 miliardojn da usonaj dolaroj.
Disney ĉefe estas notinda pro sia film-produktora laboro, pro esti populara spektaklisto, kaj pioniro de animacio kaj kreado de amuzparkoj. Li kaj siaj kunlaborantoj kreis multajn el la plej famaj fikciaj roluloj, inkluzivante Mickey Mouse, por kiu Disney estis originala voĉaktoro. Disney ricevis 59 kandidatiĝojn por Akademiaj Premioj kaj gajnis 26 "Oskarojn", inkluzivante rekordon pro kvar Oskaroj en unu jaro. Li ankaŭ gajnis sep Premiojn Emmy.
Disney estis timida, memkritika kaj nesekura homo private sed li adoptis varman kaj maltimidan publikan figuron. Li havis tre altajn postulnivelojn kaj esperojn por tiuj kun kiuj li laboris. Kvankam estis akuzoj ke li estas rasisto aŭ kontraŭjudisma, tio estis kontraŭdirita de kelkaj kiuj konis lin. Lia reputacio ŝanĝiĝis en la jaroj post lia morto, el portanto de landaj patriotaj valoroj al reprezentanto de Usona imperiismo. Li tamen restis grava figuro en la historio de animacio kaj en la kultura historio de Usono, kie li estas konsiderata nacia kultura ikono. Lia kinlaboro plue estas montrita kaj adaptita; lia samnomaj studio kaj kompanio plutenas siajn altajn kvalitnivelojn en produktado de pooula distrado, kaj la amuzparkoj Disney kreskiĝis laŭ grando kaj nombro por altiri vizitantoj en kelkaj landoj.