Walvis Bay | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo havenurbo setlejo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5017 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 85 000 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 76 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 57′ S, 14° 30′ O (mapo)-22.94944444444414.506944444444Koordinatoj: 22° 57′ S, 14° 30′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 6 m [+] | ||||
Areo | 1124 km² ( 112 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Walvis Bay [+] | |||||
Walvis Bay (afrikanse Walvisbaai, germane Walfischbucht aŭ Walfischbai, ĉio signife "Balena Golfo") estas urbo[1] en Namibio kaj la nomo de la golfo ĉe kiu ĝi kuŝas. La urbo havas 85,000 loĝantojn kaj enhavas 29 km² de tera areo[2].
La golfo estis haveno por marŝipoj pro sia natura profundakva kajo, protektata de la terlango nome Pelican Point aŭ Pelikana Pinto, kaj estas la ununura natura haveno laŭlonge de la marbordo de la lando. Ĝi estas riĉa en planktono kaj marvivo, kaj pro tio tiuj akvoj allogis grandajn nombrojn de balenoj kio siavice allogis balenkaptistojn kaj fiŝkaptaj ŝipoj kaj de tie la nederlanda nomo Walvisch Baye kaj la angla Whale Bay. Ĝi iĝis eventual Walfish Bay, poste Walvish Bay, kaj laste Walvis Bay. Ĝi estis menciata ankaŭ kiel Walwich Bay[3] aŭ Walwisch Bay.[4]
Sukcedo de koloniistoj disvolvigis la lokon kaj la resursojn de tiu strategia havenurbo. La havena valoro rilate al la marvojo ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero kaptis la atenton de la mondaj povoj ekde ties malkovro. Tio klarigas la komplikan politikan statuson de Walvis Bay dum la jaroj.
La urbo situas ĝuste norde de la Tropiko de Kaprikorno ĉe la delto de la rivero Kuiseb kaj ĉe la fino de la fervojo TransNamib al Windhoek, kaj ĉe la ŝoseo B2.