Wayback Machine | ||
---|---|---|
retarkivo | ||
Komenco | 29-a de oktobro 2001 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Posedata de | Internet Archive vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Wayback Machine (angle way back signifas antaŭ longa tempo kaj machine estas simple maŝino) estas cifereca arkivo de la Tutmonda Interreto, fondita de la Interreta Arkivo, neprofitcela organizaĵo bazita en San-Francisko. Ĝi permesas al la uzanto iri "en la tempo" kaj vidi kiel aspektis retejoj en la pasinteco. Ĝiaj fondintoj, Brewster Kahle kaj Bruce Gilliat, disvolvis la servon Wayback Machine kun la intenco provizi "universalan aliron al ĉiuj scioj" konservante arkivajn kopiojn de retpaĝoj (ankaŭ malfunkciaj, malaperintaj) kiel ekzemple la Deklaracio de Manilo (1980) de la Monda Organizaĵo pri Turismo en kiu estas referenco al Esperanto[1]. Ekde ĝia lanĉo en 2001, pli ol 452 miliardoj da paĝoj estis aldonitaj al la arkivejo.
Wayback Machine uzas faktotaksadojn ('factchecks') de FactCheck.org, Check Your Fact, Lead Stories, Politifact, Washington Post Fact-Checker, AP News Fact Check, USA Today Fact Check, Graphika, Stanford Internet Observatory kaj Our.news.