Wehrmacht | |||||
---|---|---|---|---|---|
armitaj fortoj | |||||
Komenco | 21-a de majo 1935 vd | ||||
Fino | 8-a de majo 1945 vd | ||||
Antaŭe | Reichswehr vd | ||||
Poste | Bundeswehr • Nacia Popolarmeo vd | ||||
Lando(j) | Nazia Germanio • Okupacio de Germanio vd | ||||
Sidejo | Wünsdorf | ||||
| |||||
Wehrmacht ("VERmaĥt", laŭvorte: defendopovo) estas la nomo de la armeo de Nazia Germanio en la jaroj 1935 - 1945. La plej supera komandanto de la Wehrmacht estis Adolf Hitler. Dum la Dua Mondmilito la Wehrmacht partoprenis militkrimojn kune kun Gestapo kaj Waffen-SS. Dum la periodo de kapitulaco memmortiĝis 64 generaloj de ter-armeo, 16 generaloj de Luftwaffe kaj 11 admiraloj – la kaŭzo, krom konscio pri la malvenko, estis emo eviti respondecon pro la farataj militkrimoj.