Vilhelmo-Aleksandro de Nederlando, nederlande Willem-Alexander Claus George Ferdinand van Oranje-Nassau (naskiĝis la 27-an de aprilo 1967), estas la reĝo de Nederlando. Li oficiale estas alparolita kaj citita kiel "Zijne majesteit Willem-Alexander" (Lia Moŝto Vilhelmo-Aleksandro). Ekde la 2-a de februaro 2002 li estas edzo de Máxima Zorreguieta kun kiu li havas tri filinojn:
Ekde la 30-a de aprilo 2013 li estas reĝo Willem-Alexander de Nederlando[1], post la abdiko de lia patrino, reĝino Beatrix. La nacia festotago Reĝinotago ekde la jaro 2014 nomiĝas Reĝotago (nederlande Koningsdag) kaj celebriĝas la 27-a de aprilo, okaze de la naskiĝtago de Willem-Alexander.