William W. Mann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1881 en Edinburgh, Skotlando |
Morto | 1972 |
William Walter Mann (1881 - 1972) estis brita esperantisto. Li verkis lernolibrojn pri Esperanto kaj tradukis al Esperanto interalie verkojn pri bahaismo kaj la novelon Doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde de Robert Louis Stevenson.
Laŭ numero 1365 de Esperanto (februaro 2022, paĝoj 28–29), li priskribis la vojaĝon al Ameriko kun d-ro Zamenhof al la 6-a UK en artikolo titolita "La Sesa Internacia Kongreso de Esperantistoj (Bildoj el la Notlibro de Ĉeestinto)" publikigita en la numero de British Esperantist (oktobro 1910, paĝoj 184-197). Du jarojn poste, li en 1913 estas la ĉefredaktoro de la unua jarkolekto de nova revuo The Esperanto-Monthly - la revuo ekzistas ĝis inkluzive 1919 paralele al British Esperantist kaj tiam estas enkorpigita en ĝin.
Laŭ numero 1367 de Esperanto (aprilo 2022, paĝo 76) li vivis de 1881 ĝis 1972.