Wim De Smet | |
---|---|
Wim De Smet en 2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1932 en Antverpeno |
Morto | 10-an de marto 2012 (79-jaraĝa) en Brasschaat |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | biologo esperantisto zoologo universitata instruisto |
Wim M. A. De Smet (naskiĝis la 19-an de oktobro 1932 en Antverpeno, mortis la 10-an de marto 2012 [1][2] en Brasschaat) estis flandra zoologo, fakulo pri cetacoj. Li estis esperantisto kaj plenrajta membro de AIS San-Marino, al kiu li apartenis ekde la fondo.
De Smet licenciiĝis pri zoologio en 1954. Post studvojaĝoj tra Afriko en 1955/56 li studis en Italio, Svedio kaj Skotlando kaj en 1961 iĝis aspiranto-esploristo ĉe la belga Ŝtata Fondaĵo pri Sciencaj Esploroj. En 1966 li doktoriĝis kaj poste estis profesoro en la Nacia Universitato de Ruando (1986/87), en Paramaribo (1988/89), Surinamo (1989/90) kaj Gabono (ekde 1991). Li instruis en Esperanto en AIS-sesioj en Treviro (Germanio) kaj Bydgoszcz (Pollando).
De Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (N.B.N.), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Malsame kiel la klasika nomenklaturo, kiu baziĝas sur la latino, NBN baziĝas sur Esperanto. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999. Oni ankaŭ honoris lin per la japana UMEA-Shinoda-Premio.