Windows Phone | |
| |
Evoluiganto: | Microsoft |
---|---|
Familio: | Windows |
Fonta kodo: | fermita kodo |
Lasta versio: | 12-a de junio 2014: 8.1 (8.10.12397.895[1] |
Kernotipo: | monolita (Windows CE en Windows Phone 7) hibrida (Windows NT) en Windows Phone 8 |
Apera dato: | 8-a de novembro 2010 (Nord-Ameriko) |
Licenco: | MS-EULA |
Subteno: | aktiva |
Retpaĝo: | windowsphone.com |
Windows Phone (mallongigo: WP) estas aro da operaciumoj por plurfunkciaj telefonoj kreita de Microsoft. Ĝi estas posteulo de la operaciumo Windows Mobile, kun kiu ĝi tamen ne estas kongrua[2]. Kreante Windows Phone, Microsoft ellaboris novan interfacon nomatan Modern (antaŭe konatan sub la nomo Metro)[3]. Malkiel Windows Mobile, la nova operaciumo unuavice celas la merkaton ne de entreprenistoj, sed, konsumantoj[4]. La unua tiutipa operaciumo estis Windows Phone 7 prezentita la 8-an de oktobro 2010[5].