Wonder Woman | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Wonder Woman |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 15 jun. 2017, 2 jun. 2017, 1 jun. 2017, 2 jun. 2017, 7 jun. 2017 |
Ĝenro | superheroa filmo, agfilmo, aventura filmo, drama filmo, Militfilmo, fantasta filmo |
Kameraado | Matthew Jensen |
Reĝisoro(j) | Patty Jenkins |
Produktisto(j) | Charles Roven • Zack Snyder • Deborah Snyder |
Scenaro | Allan Heinberg |
Loko de rakonto | Themyscira • Londono • Parizo • Belgio • Germanio |
Muziko de | Rupert Gregson-Williams |
Rolantoj | Gal Gadot • Chris Pine • Connie Nielsen • Lucy Davis • Robin Wright Penn • Danny Huston • David Thewlis • Elena Anaya • Saïd Taghmaoui • Ewen Bremner • Eugene Brave Rock • Lisa Loven Kongsli • Doutzen Kroes • Eleanor Matsuura • Florence Kasumba • Zack Snyder • Camilla Roholm |
Produktinta firmao | RatPac-Dune Entertainment DC Studios Warner Bros. Tencent Pictures |
Honorigoj | Critics' Choice Movie Award for Best Action Movie • Empire Award for Best Sci-Fi/Fantasy • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • MTV Movie Award for Best Fight • Satellite Award for Best Original Score • Saturn Award for Best Actress • Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Stunt Ensemble in a Motion Picture • Teen Choice Award for Choice Movie - Action |
IMDb | |
Wonder Woman (Mirinda Virino) estas ĉin-usona agadfilmo pri superherooj de 2017 bazita sur la samnoma rolulo de DC Comics, produktorita de DC Films asocie kun RatPac Entertainment kaj la ĉina kompanio Tencent Pictures, kaj distribuita de Warner Bros. Pictures. Ĝi estas la kvara ero de la Etendita Universo de DC (DCEU).[1] Ĝi estis reĝisorita de Patty Jenkins laŭ scenaro de Allan Heinberg kaj historio de Heinberg, Zack Snyder kaj Jason Fuchs, kaj protagonistigita de Gal Gadot, kun Chris Pine, Robin Wright, Danny Huston, David Thewlis, Connie Nielsen kaj Elena Anaya. Ĝi estas la dua agadfilmo kun tiu rolulo post ĝia debuto en 2016 en Batman v Superman: Dawn of Justice.[2] En tiu ĉi filmo, la amazona princino Diana celas haltigi la disvolvigon de la Unua Mondmilito, en la ideo ke la konflikto estis iniciatita de la malamiko de la amazonoj, Areso, ekde la usona piloto kaj spiono Steve Trevor surterigas sur ŝia insulo Temiscira kaj informas prie.
Wonder Woman iĝis furora biletvenda sukceso, ricevis laŭdajn kritikojn kaj plurajn premiojn, inter kiuj Golden Trailer kaj Teen Choice. En kelkaj arabaj landoj la filmo estis malpermesita aŭ malhelpita pro la israela ŝtataneco de la protagonistino kaj ŝiaj deklaroj favoraj al la militemo de la israela ŝtato. Sekvaĵo, Wonder Woman 1984, premieris en decembro 2020, kun Jenkins denove kiel reĝisorino kaj Gadot, Pine, Wright kaj Nielsen en iliaj roloj.