Zana lingvaro | |
Regiono | Suda Kaŭkazio kaj Anatolio |
Klasifiko | |
Lingvistika klasifiko |
Kartvela lingvaro |
Apartenantaj lingvoj kaj familioj | mingrela kartvela lingvo laza lingvo |
La zana lingvaro, kartvele ჭანური ენები, estas branĉo de la kartvela lingvaro: ĝi konsistas el la mingrela kartvela lingvo kaj la laza lingvo. Iuj lingvistoj konsideras ambaŭ esti dialektoj de sama, zana lingvo. Tamen la mingrela kaj laza ne tre proksime parencas, kvankam parolantoj de ambaŭ lingvoj sukcesas rekoni multajn vortojn el la alia.
La pra-zana lingvo estis parolata en la antikva Kolĥido, bronzepoka reĝlando ĉe la sudorienta bordo de la Nigra Maro.