Zwin | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Supermara alteco | 2 m [+] | ||||
Koordinatoj | 51° 22′ 1″ N, 3° 22′ 9″ O (mapo)51.366963.36911Koordinatoj: 51° 22′ 1″ N, 3° 22′ 9″ O (mapo) | ||||
Zwin | |||||
Vikimedia Komunejo: Zwin [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Zwin (nederlande Het Zwin) origine estis marbranĉo kiu ligis la flandran komunumon Damme kun la Norda Maro. Pro ŝlimiĝo kaj sabliĝo nur restis stranda ŝanelo kun postrestintaj krekoj. Origine la enfluejo estis 6 km larĝa. La turoj de Westkapelle kaj Knokke funkciis kiel signostangoj por maristoj survoje al Damme.
Pro la sabliĝo Bruĝo ekestis malatingebla kaj antaŭhavenoj devis esti konstruitaj. La unua estis Damme, sekvata de pli proksime de la maro Hoeke, Mude kaj finfine Sluis.
La stranda ŝanelo, kiu dum malalta tajdo estas facile travadebla, formas la landlimon inter Nederlando (Cadzand) kaj Belgio