Abulkasizoأبو القاسم خلف بن العباس الزهراوي | ||
---|---|---|
Abukasizo faranta haŭtvezikojn en paciento, en hospitalo de Kordovo.
| ||
Persona informo | ||
أبو القاسم خلف بن عبَّاس الزهراوي | ||
Naskonomo | أبو القاسم خلف بن عبَّاس الزهراوي | |
Naskiĝo | 936 en Madinat az-Zahra, nuna Medina Azahara, Al-Andalus (nun Hispanio) | |
Morto | 1013 en Kordovo (nun Hispanio) | |
Lingvoj | araba vd | |
Profesio | ||
Okupo | kirurgo filozofo apotekisto anatomo kuracisto vd | |
Laborkampo | Medicino kaj kirurgio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | كتاب التصريف / Kitāb at-Taṣrīf | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abulkasizo aŭ Abu l-Kasim Ĥalaf ibn Abbas az-Zahraŭi (arabe أبو القاسم خلف بن عباس الزهراوي, Abū l-Qāsim Ĥalaf ibn ʿAbbās az-Zahrāŭī; naskiĝis 936, mortis 1013), ankaŭ konata en la Okcidento kiel Abulcasis aŭ Abulkasim, estis araba kirurgo, kuracisto, kemiisto, apotekisto kaj sciencisto kaj plej granda reprezentanto de la hispano-araba kirurgio de lia epoko, kortega kuracisto de la kalifo Al-Hakam la 2-a (915-976), kies verkaro estis fundamenta por la disvolvo de la eŭropa kirurgio en la Renesanca epoko.
Ofte oni citas lin kiel la "patro de la kirurgio". Lia plej granda kontribuaĵo al la medicino estas lia verko "Kitab at-Tasrif"[1], enciklopedio kun tridek volumoj pri medicinaj praktikoj. Liaj pioniraj kontribuaĵoj en la kampo de la kirurgiaj proceduroj kaj instrumentoj havis grandegan efikon en Okcidento kaj Oriento ĝis la moderna erao, kie kelkaj el liaj malkovroj ankoraŭ aplikiĝas ĝis la nuntempo.[2]