Afto

Afto
malsano • simptomo aŭ signo
vdr
Afto sur interna parto de la suba lipo

Afto estas sendanĝera, sed dolora ulcereto de la buŝa mukozo. Tio estas eta, blanka kaj aperas en la buŝkava mukozo (sur palato, lango, gingivo). La kaŭzo estas ne tute konata sed ĝenerale virusdevena, kies aktiviĝon helpas vundiĝo de la mukozo aŭ malofte neŭra problemo.

Se oni viŝas per tuketo la ulcereton kaj restas tie ruĝeta makulo (simila al malferma vundo), tio estas afto.

La saniĝo daŭras longe, eĉ 10-14 tagojn kaj ankaŭ okazeblas 3- ĝis 6-foje jare. Oni devas gargari la buŝon per infuzoj (ekz.roma kamomila[1], salvio[2]) aŭ per specialaj gargaraĵoj.

Se la afto renoviĝas, oni devas konsulti kuraciston.

  1. Trakti aftojn per fitoterapio[1] (france)
  2. Kelkaj receptoj de avino kontraŭ aftoj[2] (france)

Afto

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne