Alkario | |||
---|---|---|---|
Natura komarko | |||
naturregiono [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Supermara alteco | 750 msnm [+] | ||
- koordinatoj | 40° 18′ 24″ N, 2° 52′ 23″ U (mapo)40.30666667-2.87305556Koordinatoj: 40° 18′ 24″ N, 2° 52′ 23″ U (mapo) | ||
|
|||
Alkario | |||
Vikimedia Komunejo: La Alcarria [+] | |||
Alkario au en la hispana La Alcarria estas natura komarko (regioneto) de Hispanio situa en la Suda Altebenaĵo, kiu enhavas la plej parton de la centro kaj sudo de la provinco Guadalajara, la nordokcidenton de la provinco Cuenca (ambaŭ en la aŭtonoma komunumo, tio estas regiono, Kastilio-Manĉo) kaj la sudorienton de la Madrida Regiono.
Geografie ĝi estas formata de tavola reliefo kronita de struktura surfaco de kalka arbusteta stepo kiu estas konstante tranĉita el nordo suden fare de riveroj kaj rojoj kiuj formas mallarĝajn marnajn deklivojn kaj profundajn fekundajn valojn. Tio generas geomorfologion kiu produktas rimarkindan kontraston inter kverkaroj kaj neirigacia agrikulturo stepa, kaj la malgrandaj fruktoĝardenoj, olivarbaroj kaj bonodoraj arbustaroj de deklivoj kaj valoj.
Precize, la abundo de bonodoraj plantoj kiel rosmareno, timiano, kaj lavendo ebligas la abelbredadon el kio devenas la mielo el Alcarria. Aliaj produktoj de la komarko estas ŝafo de alkaria raso, la alkaria oleo kaj la vino de devennomigo de Mondéjar kaj Sacedón kaj de Arganda.
La pejzaĝo homokupita de la Alcarria estis kunteksta de variaj literaturaj verkoj, inter kiuj elstaras precize Viaje a la Alcarria de Camilo José Cela.