Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 10 001 loĝantoj sur areo de 6,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 534 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Bruille-lez-Marchiennes, Somain, Abscon, Auberchicourt kaj Émerchicourt.
Ĝiaj loĝantoj franclingve nomiĝas anichois respektive anichoises se nur temas pri virinoj.
En la komunumo situas la historia kinejo Idéal Cinéma – Jacques Tati de 1902, la probable plej aĝa kinejo tutmonde. Ĝi daŭre funkcias, sed la historian konstruaĵon de 1902 oni forigis en 1993 kaj anstataŭigis ĝin per tute modernisma domo.