Baguio (elparolita Bagio), oficiale la Urbo Baguio (filipine: Lungsod ng Baguio), estas duaklasa urbego en la nordo de la insulo Luzono, kiu estas en la Filipinoj. Ankaŭ la urbo iafoje estas konita kiel "La Urbego de Pinoj" (angle: City of Pines, ĉar ĝi havas grandajn arbarojn de ĥasi-pinoj) aŭ kiel "La Somera Ĉefurbo de la Filipinoj" (angle: Summer Capital of the Philippines, pro sia klimato). Geografie, la urbo estas en la provinco de Bengeto, kaj inter 1901 kaj 1916 ĝi estis fakte la provinca ĉefurbo de Bengeto. En la jaro 1916, Baguio iĝis memrega kiel ĉart-urbo. La urbo nuntempe estas la centro de komerco kaj eduko nord-Luzone. Laŭ la popolnombrado de 2015, 345,366 da homoj loĝas en Baguio.
En la jaro 1900, Baguio estis fondita de la imperiistoj Usonaj kiel "monteta stacio" (hill station) ĉe la loko de ibalojavilaĝo nomita Kafagway. Ĝi estis la sola monteta stacio de la Usonanoj en Azio. La nomo de la urbo estis devenita de la vorto ibaloja bagiw, kiu signifas "musko". La urbo situas ĉe alto de 1500 km.