Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Baptornis

Baptornis ("plonĝobirdo") estas genro de neflugaj akvobirdoj de la ordo Hesperornitoformaj el Malsupra Kretaceo, antaŭ ĉirkaŭ 87-80 milionoj da jaroj. La fosilioj de Baptornis advenus, nome la tipa specio, estis malkovrita en Kansaso, Usono, kiu tiam estis ĉefe kovrita de la Okcidenta Interna Maro, neprofunda kontinenta maro. Oni scias, ke ĝi loĝis ankaŭ en teritorio de la nuna Svedio, kie la Turgaja Markolo kuniĝis kun la antikva Norda Maro; eble, ĝi loĝis en la tuta Holarkta ekozono.

Othniel Charles Marsh malkovris la unuajn fosiliojn de tiu birdo en la 1870-aj jaroj. Tiu estis, kun la Archaeopteryx, unu el la unuaj birdoj de la Mezozoiko kiuj iĝis konataj al la scienco.


Previous Page Next Page






Baptornis Catalan Baptornis English Baptornis Spanish شیرجه‌مرغ FA Baptornis French בפטורניס HE Baptornis Italian バプトルニス Japanese Baptornis Dutch Baptornis Portuguese

Responsive image

Responsive image