En ŝipado bolardo estas malalta, sed fortega fosto el metalo aŭ ligno por ligi ŝipon per ŝnurego (droso, haŭsero).
Tradicie ili estis simplaj dikegaj lignaj fostoj. Hodiaŭ en havenoj, sur kajoj aŭ pieroj estas gisferaj metalaĵoj en formo de fungo au hoko.
Bolardoj surŝipaj kutime estas velditaj el metalo kaj aperas duope.