Broch aŭ skota prahistoria turo estas ronda, senfenestra, ferepoka turo, kiu troviĝas en Skotlando, tie precipe en Caithness, sed ankaŭ sur la insuloj (Orkadoj, Ŝetlando kaj foraj Hebridoj). En suda Skotlando tiaj turoj estas maloftaj. Sed ekzistas tiel nomataj malaltlandaj turoj (Broch de Castle Craig, Doon Castle, Edin’s Hall, Broch de Tappoch). Entute oni jam trovis restaĵojn de ĉ. 500 turoj. Ili estis nomataj malĝuste kiel Piktaj domoj aŭ Piktaj burgoj. La skota arĥeologino kaj aŭtorino Anna Ritchie opinias, ke ili estas la fina evoluŝtupo de la raddomoj en Skotlando.[1]