Ciperlakto (ankaŭ ciperaĵo, ciper-suko aŭ eĉ termigdala lakto) estas tradicia kaj refreŝiga trinkaĵo, farita el diversaj vegetaĵoj, ĉefe el manĝebla cipero (Cyperus esculentus), sed ankaŭ el hordeo, migdalo aŭ rizo. Manĝeblaj ciperoj (aŭ termigdaloj)[1] estas etaj avelformaj tuberoj, kiuj kreskas en la radikoj de la herbo.
En la Hispania regiono Valencilando, kie ĝi estas tipa trinkaĵo, la plej populara formo estas lakto el manĝebla cipero nome orxata de xufa. La unua recepto trovita uzante la valencian nomon orxata estis el migdaloj kaj datiĝas de la jaro 1748. La unua mencio de ciperlakto (pli akirebla kaj populara ol tiu de migdalo) datiĝas de 1762, en traktato de Joseph Quer "Historia de las plantas que se crían en España" (Historio de plantoj kultivataj en Hispanio).
Ekzistas eĉ reguliga konsilio pri ciperlakto.[2]