Dun (kelte *dūnon; irlande dún, skot-gaela dùn, kimra din, de tiu dinas („urbo“), angligita ankaŭ doon aŭ down, kun la signifo „fortikaĵo“) estas plej ofte ronda bronza aŭ ferepoka instalaĵo el sekmasonaĵo kun diametro de ofte 20 m.(Cathair an Lóthair, Muine na gCaiseal ), kiuj oftas en okcidenta Irlando kaj kiuj estas nomataj en Skotlando ankaŭ „Atlantic Roundhouse“ (atlantika ronddomo). Simila konstruaĵo estas la tera Rath.
Irlandaj Dun-oj estas nomataj en kelkaj regionoj ankaŭ Cathair aŭ Caher (angligita formo) aŭ Cashel, respektive kiel nomparto kun Lis aŭ Lios kaj ankaŭ depende de la materialo, situo kaj formo ankaŭ „Cliff Fort“, „Coastal Fort“, „Promontory Fort“, „ring- aŭ ŝtonfortreso. Kelkaj staras sur montetoj ekzemple (Moghane Hillfort) kaj sur insuloj en la maro (Dun Ban, Dun Cromore kaj Doon Fort en Doon Lough en la graflando Dún na nGall ). Droim ar Snámh estas tera rmparo kiu fermas rivermeandron.
La dun-oj venas el la jaroj antaŭ 700 a. K., kiel pruvas elfosadoj sur la insulo Eachinis en la graflando Luimneach.