Feijoada

Feijoada [fejĵoada] ("fazeolumo", "brazila fazeolaĵo") estas portugala kaj brazila nacia plado.

Feijoada

Oni disputas pri ĝia origino. Plejparto diras ke estas kreaĵo de sklavoj. En senzala (sklavdomo, sklavejo) ili uzis forĵetaĵojn de la porkaĵo, pecetojn, kiujn senjoroj malestimis. Aliaj homoj kredas ke ĝi originis el disvolviĝo de portugalaj pladoj, de portugalaj regionoj Estremadura, Alto Douro kaj Trás-os-Montes, kie oni miksas fazeolojn, kolbasojn, orelojn kaj piedojn de porko[1]. Fine, estas tiuj, kiuj diras, ke la fazeolaĵo estas simpla adaptaĵo de la franca plado kasuleto.

Feijoada ne estas simple plado, ĝenerale oni manĝas ĝin en tre ĝoja tagmanĝa bankedo, plej ofte sabate. Kutime oni manĝas fejĵoadon en brazilaj restoracioj dum grupo da muzikistoj ludas la nacian muzikon, la sambon.

  1. https://www.uol.com.br/nossa/noticias/redacao/2022/12/14/feijoada-nasceu-em-portugal-mas-foi-no-brasil-que-virou-paixao-culinaria.htm (portugale)

Feijoada

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne