Fest-noz (bretonlingva vorto signifanta « noktofesto », male al fest-deiz por « tagfesto » ) estas tipo de « revivigisma » festo (precipe balo), inventita en la 1950-aj jaroj centre de Okcidenta Bretonio (precipe en Supera-Kernevo), cele rekrei la festajn ariĝojn de la kampara socio, kiuj markis la tagojn de kolektiva laboro kaj malaperis en la 1930-aj jaroj. La renasko de fest-noz povas esti atribuata al Loeiz Roparz[1].
En la 1970-aj jaroj, dank'al la movado Folk, aparte la efekto Alan Stivell ekde 1972, la fest-nozoj ne restis en la centro de Bretonio. Multaj junuloj malkovris la bretonajn muzikon kaj dancon kaj kaptis ilin : la fest-noz fariĝis urba fenomeno. Multaj asocioj organizas ĝin batalcele aŭ profitcele. Post tiu modperiodo, tiuj ariĝoj maloftiĝis ekde la fino de la 1970-aj jaroj. Tamen, en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, muzikistoj kaj dancistoj alproprigis al si ĝian kulturon, pliprofundigante kaj plifirmigante ĝin. Tial la fest-noz retrovis grandan popularecon en la 1998-2000-aj jaroj kun la renovigo de la bretona kaj kelta muziko[2]. La fenomeno estas nun tre ampleksa, pluraj centoj da fest-noz estas organizataj ĉiujare, kaj eĉ eliris el Bretonio por atingi aliajn regionojn de Francio[3]. La 5-an de decembro 2012, la fest-noz estis registrita kiel Voĉa kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro de UNESCO[4].
La bretona pluralo estas festoù-noz, sed la fratinoj Goadec diris festnozoù, kaj la franca pluralo estas ankaŭ fest-noz.