Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Fraticelli

Per la termino fraticelli (eldiru: fratiĉelli = fratetoj) oni alestigas al la memoro la franciskanajn fratulojn kiuj en la 14-a jarcento ribeliĝis al la aŭtoritato de siaj superuloj kaj de la ekleziaj aŭtoritatoj, ekde la promulgo de la papa buleo Sancta Romana de 30-a de decembro 1317 kiu enkondukis pezajn cenzurojn kontraŭ la subtenantoj de neceso de la “absoluta” (= posedi nenion!) malriĉeco por la enkardinatoj en la franciskana ordeno kaj, laŭ kelkaj ankaŭ en la tuta eklezio.

La “Fraticella” aro de la franciskana ordeno elektis vivi certe en kontinueco kun tiu de la franciskanaj spiritualoj vivintaj ĉevale de la 13-a kaj 14-a jarcentoj: la “fraticelli, tamen, diferenciĝis el Spirituali "de la unua horo", nome tiuj vivintaj inter 1280 ĉirkaŭ kaj 1317, ĉar tiuj ĉi restis ĉiukaze ene de la franciskana ordeno, dum la Fraticelli el ĝi disiriĝis, kaj sekve de la ekskomunikoj, kontraŭ ili alijuĝitaj, estis metitaj ankaŭ eksteren de la eklezia institucio. La kronologia disiĝo inter la du movadoj okazis, laŭ historiistoj, en 1318, kiam en Marsejlo iuj el la unuaj spirituali estis ŝtuparumitaj.

La termino “fraticelli” estis uzita ankaŭ de papo Johano la 22-a kiu en la buleo Sancta Romana difinis la franciskanajn disidentojn, ĉerpante el la popola lingvaĵo, "fraticelli", "bizocchi" aŭ "fratres de paupere vita" (fratoj de la malriĉa vivo).

En la centraj teritorioj de la itala duoninsulo, havis apogopunktajn zonojn de la provinco de Ankono, de Latio kaj Pesaro. En la zonoj de Ankono la fraticelli estis kromnomitaj "barlozzàri" ĉar kelkaj el ili komunume loĝis ene de antikva kaj ampleksa cisterno loke indikata kiel "Barlozzo".


Previous Page Next Page






Fraticels Catalan Spirituální františkáni Czech Fratizellen German Fraticelli English Fraticelli Spanish Fraticelli EU فراتیچلی FA Fraticelles French Fraticellik Hungarian Fraticelli Italian

Responsive image

Responsive image