Gvajkuruoj estas ĝenerala termino rilate al pluraj etnaj grupoj indiĝenaj en la regiono de Granda Ĉako en Sudameriko, kiuj parolas rilatajn lingvojn. En la 16-a jarcento, je la tempo de la unua kontakto kun la hispanaj esploristoj kaj koloniistoj, la gvajkuruaj popoloj loĝis en la nuntempaj landoj de Argentino (norde de Provinco Santa Fe), Paragvajo, Bolivio, kaj Brazilo (sude de Korumbao).[1]
La nomo estas skribita guaycurú aŭ guaicurú en la hispana lingvo (pluralo guaycurúes aŭ guaicurúes), kaj guaicuru en la portugala lingvo (pluralo guaicurus). Ĝi origine estis ofenda epiteto donita al la Mbajoj de Paragvajo fare de la Gvaranioj, signifanta "sovaĝulo" aŭ "barbaro", kiu poste estis etendita al la tuta grupo. En la pasinteco, ĝi ankaŭ estis uzata por inkluzivi aliajn popolojn de la Ĉaka regiono, sed nun estas limigita al tiuj, kiuj parolas Gvajkuruan lingvon.
La hispanoj unue renkontis la gvajkuruajn popolojn en la 16-a jarcento. Ili forte rezistis hispanan kontrolon kaj la klopodojn de katolikaj misiistoj por kristanigi ilin. Ili ne estis plene pacigitaj ĝis la komenco de la 20-a jarcento.