Haltero estas sportilo, kiu konsistas ĝenerale el stango kaj du ĉefine almuntitaj pezaĵoj en formo de kuglo aŭ plato. Oni uzas malpezajn halterojn en la gimnastiko, kondiĉa trejnado, dum pezajn halterojn en fortosporto kaj en korpokonstruado.
Halteroj estas ankaŭ klabformaj ekvilibraj organoj de dipteroj kiuj anstataŭas la postajn flugilojn.