Hipokaliemio | |
---|---|
nenormale malgranda valoro • klinika signo • malsano • simptomo aŭ signo | |
EKG de persono kun sango-kalio de 1.1, montranta la klasikajn EKG-ŝanĝojn de ST-malleviĝo, inversitaj T-ondoj, larĝaj U-ondoj kaj iomete longigita PR-intervalo. | |
KIM-10 | E87.6 |
MeSH | [1] |
Hipokaliemio rilatas al la kondiĉo en kiu la koncentriĝo de kalio (K+) en la sango estas malalta. La prefikso hipo- signifas "sub" (kontrasto kun hiper-, signifante "super"); kal- rilatas al kalium, la novlatina por kalio, kaj - emia signifas "en la sango".
Normalaj plasmaj kalioniveloj estas inter 3,5 ĝis 5,0 mEq/l;[1] Almenaŭ 95% de la korpkalio troviĝas ene de ĉeloj, kun la resto en la sango. Tiu koncentriĝogradiento estas konservita ĉefe per la Na+-/K+-pumpilo.