La subklaso Holocefaloj (Holocephali, "kompletaj kapoj") estas taksono de kartilagaj fiŝoj en la klaso Chondrichthyes. La plej antikvaj fosilioj estas de dentoj kaj estas el la Devonia periodo. Oni scias malmulte pri tiuj primitivaj formoj de fiŝoj, kaj la nura survivanta grupo de la subklaso estas la ordo Ĥimeroformaj (Chimaeriformes). Tiu grupo inkludas la ratfiŝojn aŭ ĥimerojn de la genro Chimaera, kaj la elefantfiŝojn de la genro Callorhynchus. Tiuj fiŝoj moviĝas uzante balaimovoj de siaj grandaj brustonaĝiloj. Ili havas longajn sveltajn vostojn kaj vivas proksime al la marfundo manĝante bentajn senvertebrulojn. Ili ne havas stomakon, kaj la manĝo iras rekte al la intesto.