Mapo de la Lagosa Laguno kun ĉefaj urbaj areoj de Lagoso okcidente. Markita per ruĝa indikilo la internacia flughaveno de Ikeja
Ikeja estas kvartala ĉeurbo de la urbo Lagoso kaj la ĉefurbo de la Lagosa Ŝtato. Ĝi estas ankaŭ unu el 774 Lokaj Administraj Areoj (LGAoj) de Niĝerio.La Internacia Flughaveno Murtala Mohammed situantas tie. Antaŭ la urĝaro de la militista regado de la komenco de la 1980-aj jaroj, Ikeja estis jam bone planita, pura kaj trankvila loĝeja etoso kun vendejoj, apotekoj kaj administraj areoj. Ikeja estas hejmo ankaŭ de la muzikejoj de Femi Kuti kaj de Lagbaja. Krome estas tie ankaŭ la granda vendejaro "Ikeja City Mall" kiu estas la plej granda vendejaro en kontinenta Lagoso, ĝi havas ankaŭ kinejon.