Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Interlingvistiko

Interlingvistiko[1] estas branĉo en la lingvistiko kiu okupiĝas pri internaciaj lingvoj. En pli vasta senco ĝi esploras ĉion rilate al internaciaj lingvaj kontaktoj, tradukoj, lingvokomparado kaj similaj problemoj. Interlingvistiko ampleksas problemon de lingva komunikado kun ĉiuj ĝiaj aspektoj, sed ĝia baza studobjekto estas internaciaj planlingvoj. Estas fakto, ke ĉiu lingvo, kiu komencas plenumi funkciojn de lingvo internacia, estas determinata de faktoroj ne nur lingvistikaj, sed ankau politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj[2]. La fokuso de la laboro estas la strukturo kaj funkcio de planitaj internaciaj lingvoj, precipe Esperanto, kiu estas la nur planlingvo fariĝi vivanta unu lingvo kun denaskaj parolantoj kaj diversa kulturo[3].

Tra ĝia pli ol centjara historio ĝi estas komprenata de diversaj aŭtoroj pli kaj pli vaste kiel "interdisciplina sciencobranĉo kiu inkluzivas diversajn aspektojn interalie de internacia kaj interkultura komunikado, lingvoplanado, lingvonormigo, multlingveco, lingvopolitiko, tradukarto, sociolingvistiko, historio kaj literaturon de planlingvoj"[4].

Ĝi pristudas ankaŭ homajn rilatojn pere de planlingvoj kaj malegalecon inter lingvoj, do, lingvan justecon[5], inter homoj kiuj ne povas kompreniĝi pere de siaj denaskaj lingvoj. Ĝi esploras kiel en tia komunikado rolas kaj funkcias etnaj lingvoj kaj planlingvoj. Ĝi pristudas la formojn, problemojn kaj solvojn asociitajn al lingvodominado (lingvoj ekspansiiĝas koste de aliaj lingvoj), lingva diverseco kaj la bezono de internacia komunikado, kiu okazas inter homoj aŭ grupoj kun malsamaj lingvoj kaj kulturaj fonoj.

Unueca koncepto de interlingvistiko ne ekzistas kaj ĝia gamo enhavas dudekon da specialaĵoj ekde etnaj lingvoj ĝis traduk-kodoj"[4]. Laŭ Sabine Fiedler, "Interlingvistiko ankaŭ havas la taskon atentigi pri la fakto, ke nia mondo plenas je nesolvitaj problemoj kaj malegalecoj kunligitaj kun lingvaj demandoj"[6]. Laŭ Cyril Brosch "Interlingvistiko estas sub-disciplino de la lingvistiko, kiu okupiĝas pri internacia lingva komunikado en ĉiuj ĝiaj aspektoj, t.e. funkcio, strukturo, disvolviĝo kaj uzo de etnaj kaj planlingvoj kiel internaciaj komunikiloj". En tio politikaj, lingvaj, ekonomiaj, kulturaj, historiaj, leĝaj kaj informteknologiaj aferoj ludas rolon, precipe rilate al la optimumigo de internacia lingva komunikado (inter alie pro ekonomiaj aspektoj[7].

Interlingvistiko ekestis kiel scienco stariganta normojn por helplingvoj, ĉu etnaj lingvoj ĉu planlingvoj, kvankam ofte konfuze nomitaj helplingvoj laŭ la senco ke Esperanto povas esti nur helpa inter nacioj laŭ kiu ankaŭ naciaj lingvoj estas helpaj interne de la nacioj[8]. La specifa studobjekto de interlingvistiko estas precipe tiuj lingvoj, kiuj kreiĝis unuavice por internacia komunikado. Tiaj interlingvojhelplingvoj povas ekesti spontanee aŭ rezulti el intelekta klopodado. En la unua kazo temas pri piĝinaj lingvoj, kiuj ofte evoluas al kreolaj lingvoj. En la dua kazo temas pri konstruitaj, artefaritaj lingvoj, ankaŭ nomataj "planlingvoj".

Kvankam en la 21-a jarcento la atento iras ankaŭ pli al la studado de fikciaj lingvoj (Konlango) kaj ĉar la angla lingvo jam funkcias kiel internacia, nur malgranda parto de conlangers serioze okupiĝas pri planlingvoj. Iliaj motivoj plejofte ne rilatas al lingvopolitikaj kaj aliaj aspektoj de planlingvoj, sed al socia aspekto: ĝuo pri lingvokreado kaj partopreno en virtuala lingvokomunumo. Aldone, conlanging kaj interlingvistiko, havas, krom siaj sociolingvistikaj valoroj, ankaŭ gravan lingvistikan flankon kaj tial estas ankaŭ temoj en universitatoj[9].

Detlev Blanke: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo.
  1. Noto: Interlingvistiko foje nomita kosmoglotiko en la pasinteco
  2. (eo) Vera Barandovska, Interlingvistiko
  3. (de) Mehrsprachigkeit in Europa. 27. Tagung der Gesellschaft für Interlinguistik, la 2-an de novembro 2017.
  4. 4,0 4,1 Věra Barandovskà-Frank, Koncepto de la studobjekto Interlingvistiko Arkivigite je 2018-12-23 per la retarkivo Wayback Machine, 4. Sympozjum Interlingwistyczne / 4a Interlingvistika Simpozio / 4th Interlinguistic Symposium, 2017, p. 7/37
  5. D-ro Federico Gobbo, Interlingvistiko kiel ekstrema lingvoplanado, sub 'Esperantic Studies Foundation kaj la Universitato de Kostariko anoncis someran seminarion pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko en : 'Informilo por interlingvistoj' (.pdf), 26-a jaro (tria serio), n-ro 101 (2/2017), ISSN 1385-2191.
  6. Sabine Fiedler, La nuna stato de studoj kaj esploroj en Esperanto kaj Interlingvistiko (prelego dum la Nitobe-simpozio 2018), p. 3.
  7. (germane) C. Brosch, Grundlagen der Interlinguistik (Fundamentoj de Interlingvistiko), p. 4, in: Esperanto für Sprachwissenschaftler, WS 2011/12.
  8. Principaron de Frostvallen
  9. (eo) Vĕra Barandovská-Frank, (2020), 16.4.2. Profesia organizaĵo kun realaj konferencoj, p. 294, en: Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj Arkivigite je 2021-06-30 per la retarkivo Wayback Machine, Poznań, Univ. Adam Mickiewicz, 333 paĝoj, ISBN 9788365483539

Previous Page Next Page