Kolorigadlibro aŭ plisimple kolorlibro estas libro ilustrita per liniaj desegnaĵoj, al kiuj la leganto, kiu ankaŭ estas kontribuonto kaj koloristo, povas aldoni koloron per koloraj krajonoj, feltkrajonoj, farbo aŭ iu ajn alia arta materialo.
La kolorlibroj kutime estas por infanoj, tamen ekzistas ankaŭ kolorlibroj por plenkreskuloj. En modernaj tempoj multaj bildlibroj por infanoj prezentas popularajn bildstrifigurojn.