Koprolito estas fosilia fekaĵo. Koprolitoj estas klasita kiel spurfosilio male al korpofosilioj, ĉar ili montras pruvojn de animala kondutaro (tiuokaze, pri dieto) pli ol pri morfologio. La nomo estas derivita el la grekaj vortoj κόπρος (kopros, signife "feko") kaj λίθος (lizos, signife "ŝtono"). Ili estis unuafoje priskribitaj de William Buckland en 1829. Antaŭ tio ili estis konataj kiel "fosiliaj strobiloj" kaj "bezoar-ŝtonoj". Ili havigas valorajn informojn en paleontologio, ĉar ili liveras rektan pruvaron de predado kaj dieto de formortintaj organismoj.[1] Koprolitoj povas gami laŭ grandoj el kelkaj milimetroj al ĉirkaŭ 60 centimetroj.
Koprolitoj, distinge el paleofaeces, estas fosiliaj animalaj fekaĵoj. Kiel ĉe aliaj fosilioj, koprolitoj havas multon de ties originala kompono anstataŭita de mineralaj kuŝejoj kiel silikatoj kaj kalciaj karbonatoj. Paleofaeces, aliflanke, retenas multon de ties originala organika kompono kaj povas esti rekonstituataj por determini ties originajn kemiajn proprecojn, kvankam praktike la termino koprolito estas uzata ankaŭ por antikva homa fekmaterialo en arkeologiaj kuntekstoj.[2] En la sama kunteksto, estas ankaŭ la urolitoj, nome erozioj kaŭzita de elsendo de likvaj rubaĵoj kaj de nelikvaj urinaj sekreciaĵoj.