Loglano | |
Loglan | |
logika lingvo • apriora lingvo | |
---|---|
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | James Cooke Brown |
Dato | 1955 |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | art |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Loglan |
Franca nomo | loglan |
Loglano (esperantigo de la angla Loglan, mallongigo de logical language, 'logika lingvo'), propralingve la logla aŭ lo logla, estas planlingvo kreita en 1955 de D-ro James Cooke Brown. Li komencis verki nelongan (li pensis tiam) artikolon pri la ebleco de kontrolo de psikologia fenomeno konata ankaŭ kiel hipotezo de Sapir-Whorf. La temo iĝis la plej grava laboro de lia vivo — por kontroli la hipotezon de Whorf, D-ro Brown komencis krei specialan artefaritan lingvon.
La esenco de la hipotezo estas: "lingvo influas pensadon". D-ro Brown kaj liaj kunlaborantoj kreis principojn por kontroli la Whorf-efikon kaj la plej gravan ilon por tio — elstare logikan lingvon, kiu estas dekomence konata kiel Loglano.
Jaroj pasis kaj oni ekkomprenis, ke Loglano estas ne nur altvalora pro antropologiaj sciencaj testoj, sed ankaŭ por komunikado inter homo kaj komputilo, por komputila analizado de tekstoj, ktp.
Dum dek unu jaroj oni kreis la lingvon — en 1966 aperis la unua eldono de "Loglan 1", priskribo de la lingvo. Kelkajn jarojn poste komputilaj kontroloj trovis en Loglano sintaksajn neprecizojn. La lingvo denove troviĝis en laboratorio. Nur en 1988 oni eldonis la finan varianton de Loglano.
Nun oni povas diri, ke Loglano estas ne nur kodaro, sed parolebla lingvo — ja kelkaj homoj ne nur verkas Loglane, sed eĉ jam povas paroli.
Tamen ne estas simple lerni Loglanon. La lingvo mem ne estas malfacila: ĝi havas simplan gramatikon, kaj ĉefaj vortoj estis kreitaj por havi komunajn sonojn kun la ses lingvoj de UNo. Malgraŭ tio, iuj opinias, ke por ĉiuj en la mondo, ĝi estas egale fremda. Alia problemo estas, ke malgraŭ homa menso ŝatas logikon, ĝi ne vere uzas ĝin: pensi en tiom preciza lingvo estas malfacile.