Lujiazui | |||
---|---|---|---|
kvartalo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 14′ N, 121° 30′ O (mapo)31.23888889121.49722222Koordinatoj: 31° 14′ N, 121° 30′ O (mapo) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pudong Lujiazui [+] | |||
Luĝjadzŭej aŭ Luĝjazŭej (pinjina: Lùjiāzuǐ, simpligita ĉina: 陆家嘴; tradicia ĉina: 陸家嘴; signifo: "buŝo de la familio Lu"), antaŭe konata je ĝia prononco en la ŝanhaja Lokatse, estas loko en Ŝanhajo, duoninsulo formita de turniĝo de la rivero Hŭangpu. Ekde la 1990aj jaroj, Luĝjadzŭej estis disvolvita specife por esti nova financa distrikto de Ŝanhajo. Tiu decido estis pri ĝia loko: ĝi situas ĉe la orienta flanko de la rivero Hŭangpu en Pudong, kaj rekte trans la rivero de la malnova financa kaj komerca distrikto nomita "Bund" aŭ "Ŭajtan".
Luĝjadzŭej estas nacinivela disvolva zono laŭ la registaro. En 2005, la Ŝtata Konsilio reasertis la lokigon de la areo de 31.78 km2 la sola financa kaj komerca zono inter la 185 ŝtatnivelaj disvolvaj zonoj en ĉeftera Ĉinio.