Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


MOOC

MOOC, angle Massive Open Online Course[1] (amasa malfermita reta kurso) estas kurso kiu celas amasan partoprenadon per rete havebla kurso-materialo dum la partoprenantoj do ne estas ligitaj al iu geografia loko[2]. Krom tradiciaj studmaterialoj, kiel teksto, filmetoj kaj testoj, tiu ĉi dedistanca edukado ofertas la eblecon de cifereca interagado inter studentoj, instruistoj kaj helpantoj pere dediskutplatformoj. La kurso ne estas kunveno, sed prefere maniero kunigi instruistojn kaj studentojn ĉirkaŭ komuna temo[3].

MOOC en la araba pri Vikipedio
MOOC en la araba pri verki kaj traduki por Vikipedio. Depost egiptaj kaj irakaj universitatoj rajtigis studentojn verki artikolojn por ekzerci, la artikoloj ne nur nombre, sed ankaŭ laŭ enhava kvalito (ĉefe la sciencorilataj artikoloj) eksplode kreskis en la arablingva vikipedio.[4]

Iuj atendas ke MOOC kiel nova formo de dedistanca edukado, povus meti gravan premon sur la komerca modelo de tradiciaj universitatoj[5].

  1. (en) George Siemens, Massive Open Online Courses (MOOCs), filmeto en YouTube
  2. Kaplan Andreas M., Haenlein Michael (2016) Higher education and the digital revolution: About MOOCs, SPOCs, social media, and the Cookie Monster, Business Horizons, Volume 59.
  3. angleTop universities test the online appeal of free
  4. (en) John Lubbock, Arabic Wikipedia is growing fast – here’s why, Wikimedia
  5. economist.com

Previous Page Next Page