Miniaturparko estas subĉiela amuzparko, kies ĉefa allogaĵo estas maketoj de konataj vidindaĵoj aŭ konstruaĵoj tipaj por la regiono. La konstruaĵoj estas reproduktitaj rilatume, plej ofte en proporcio 1:25. Ofte inter la konstruaĵoj trafikas makettrajno en konvena skalo.
La monde unua miniaturparko estis Bekonscot en Beaconsfield (Buckinghamshire), fondita en 1929. La unua miniaturparko en Germanio fondiĝis en 1933: Klein-Erzgebirge en Oederan (Saksio).