Montecorto en la provinco Malago.Montecorto.Montecorto vidata el monteto Cerro Coros.
Montecorto [monteKORrto] (Mallonga monto) estas vilaĝo situanta en la Montoĉeno de Arundo, ene de la provinco Malago (Andaluzio, Hispanio). Montecorto distas ĉirkaŭ 20 km el Arundo, plej proksima urbo al kies municipo ĝi apartenis ĝis 2002, 105 km el Malago, provinca ĉefurbo, kaj 110 km el Sevilo, regiona ĉefurbo. En 2009 ĝi havis 667 loĝantojn.[1]